La organiza teamo de la seminario decidis plilongigi la limdaton por aliĝi
ĝis la 31-a de marto.
La seminarion "Konstruante surbaze la diverseco – kiamaniere utiligi
inter-organizan kunlaboron?" organizas TEJO kune kun la Skolta
Esperanto-Ligo inter la 24-a kaj 30-a de majo 2011 en Varsovio, Pollando.
La celgrupo estas junaj aktivuloj de la skolta aŭ esperanta movadoj, kiuj
interesiĝas pri la temo de diverseco kaj volus esplori la potencialan
kunlaboron de ĉi tiuj du movadoj. Pliaj detaloj estas haveblaj ĉe la
retejo: http://www.esperanto.org/skolta
Danke al la subvencio de la Konsilio de Eŭropo ni povas inviti 30
partoprenantojn, pagante la restadkostojn kaj repagante plejparton de la
vojaĝkostoj. La aliĝkotizo estas 70 eŭroj por la 5-taga programo. Pro la
limigita nombro de lokoj ni devos selekti partoprenantojn por balanci
naciojn, seksojn, kaj potencialan kontribuon al la programo.
Se Vi havas iajn demandojn bonvolu kontakti: SEL.Reaktivigo ĉe gmail.com
Retpaĝo kun ĉiuj informoj, programo kaj aliĝilo: http://www.esperanto.org/skolta